Muzeo de Elektra Tramo
Aspekto
Muzeo de Elektra Tramo | |||
---|---|---|---|
tramway museum (en) kultura heredo | |||
Lando | Portugalio vd | ||
Situo | Lordelo do Ouro e Massarelos | ||
Adreso | Alameda de Basílio Teles, 51 | ||
Estiĝo | 1992 | ||
Koordinatoj | 41° 8′ 52″ N, 8° 37′ 58″ U (mapo)41.147804260254-8.6327857971191Koordinatoj: 41° 8′ 52″ N, 8° 37′ 58″ U (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.museudocarroelectrico.pt | ||
La muzeo de la elektra tramo, en portugala Museu do Carro Eléctrico estas la muzeo de tramoj de Porto. Ĝi estas en la sidejo de la historia elektra centralo de Massarelos. Ĝi estis inaŭgurita dum majo 1992. Fondis ĝin la Sociedade de Transportes Colectivos do Porto (S.T.C.P.), asocio de komuna transportado. Celo estas, konservi grandan kvanton de tramoj. La muzeo prizorgas tri liniojn por regula trafiko kaj unu linion por turistoj. Ankaŭ okazas kulturaj aranĝoj en la muzeo.
Historio
[redakti | redakti fonton]- 1988 - tuta longo de tramlinioj: 18 km; 50 tramoj. elektraj buslinioj: 41 km; 119 trolebusoj. Buslinioj: 344 km; 537 busoj.
- nun: eltrovenda
Ekspozicio
[redakti | redakti fonton]En la ekspozicio interalie videblas la tramo 500 (foto dekstre), la lasta veturilo konstruita por la tramo de Porto.